Avigdor Kahalani
| Avigdor Kahalani | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 16-an de junio 1944 (82-jaraĝa) en Nes Ciona | ||||
| Religio | judaismo vd | ||||
| Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Alma mater | United States Army Command and General Staff College Universitato de Ĥajfo Universitato je Tel-Avivo | ||||
| Partio | La Vojo Tria Israela Laborista Partio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | batalisto • politikisto • oficiro | ||||
| Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| Aktiva dum | 1962–1989 vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Avigdor KAHALANI (hebree אביגדור קהלני, naskiĝis la 16-a de junio 1944 en Nes Ciona) estas iama israela politikisto kaj brigada generalo. Li portas la honoran titolon de Tat aluf (hebree תת-אלוף), lit. “Sub- aluf ”.
Agado
[redakti | redakti fonton]Kahalani naskiĝis al jemenaj enmigrintoj. Dum lia multjara miliservo li studis ĉe la Universitato de Tel-Avivo, kie li akiris bakalaŭran diplomon pri historio kaj poste en la Universitato de Ĥajfo, kie li ricevis magistran diplomon pri politika scienco.
Dum la Sestaga Milito, Kahalani komandis tankan kompanion kaj estis grave vundita en batalo en Sinajo. Li suferis brulvundojn sur pli ol 60% de sia haŭto kaj pasigis jaron en hospitalo, spertante 12 plastikajn kirurgiojn. Pro ĉi tiu batalo, Avigdor Kahalani ricevis la Medalon de Distingo.[1]
Dum la Milito de Jom Kippur, Kahalani komandis la 77-an Tankbatalionon kaj partoprenis en la batalado sur la Golan-Altaĵoj. En batalo proksime al la urbo Quneitra, la bataliono sub la komando de Kahalani sukcesis haltigi superajn malamikajn fortojn kaj detrui dekojn da siriaj tankoj. Kahalani mem komandis la batalionon el la malferma pordo de unu el la tankoj. Pro ĉi tiu batalo, li ricevis la Medalon de Heroeco.[2] En ĉi tiu milito, Kahalani perdis sian fraton, Emanuel, kaj bofraton, Ilan.
En 1977, li ricevis la Premion Jiĉĥak Sadeh. Dum la Libana Milito de 1982, li ricevis ordonon invadi Libanon kun la 36-a Divizio kaj konkeri la Hardale-Ponton super la Rivero Litani. UN-pacistoj el Nepalo malhelpis ilin fari tion. Tio devigis ilin fari kromvojon, kaj Kahalani malfruiĝis en la atingado de siaj militceloj. Li alvenis malfrue en la urbon Nabatieh kaj konkeris la Fortikaĵo Beaufort, iaman krucmilitistan ruinon en suda Libano.
Post retiriĝo el la militistaro, kiel multaj israelaj altrangaj oficiroj, li decidis sekvi politikan karieron.
Politiko
[redakti | redakti fonton]En 1992, Kahalani estis elektita al la Knesset laŭ la listo de la Laborista Partio . La sekvan jaron, li kandidatiĝis por urbestro de Tel-Avivo, sed perdis kontraŭ Roni Milo de Likud. Li poste servis kiel parlamentano por la partio HaDerech HaShlishit (hebree: הדרך השלישית) kaj Ministro pri Publika Sekureco de la 18-a de junio 1996 ĝis la 6-a de julio 1999 en la unua kabineto de Netanyahu.
Ekde novembro 2007, li estras la "Asocion por Helpo al Soldatoj" (hebree: האגודה למען החייל). Avigdor Kahalani verkis kvin librojn kaj havas diplomojn pri historio kaj politika scienco.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- The Heights of Courage: A Tank Leader’s War on the Golan (1975)
- A Warrior’s Way (1989)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kahalani, Avigdor. (1992) The heights of courage: a tank leader's war on the Golan. New York: Praeger, p. About the Author. ISBN 9780275942694.
- ↑ Zagreba, Tal (31 October 2008). "We Were Like a Wounded Animal that Was Discarded and Fights for Its Life". Bamahane. No. 42nd Edition (2008). pp. 54–55.

