Saltu al enhavo

Gannan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gannan
aŭtonoma departemento Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 747000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 640 106  (2000) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 59′ N, 102° 55′ O (mapo)34.98449102.90975Koordinatoj: 34° 59′ N, 102° 55′ O (mapo) [+]
Areo 36593,55 km² (3 659 355 ha) [+]
Gannan (Ĉinio)
Gannan (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Gannan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gannan Tibetan Autonomous Prefecture [+]
v • d • r

Gannan, per simpligita ĉina skribo 甘南藏族自治州, per tradicia ĉina skribo 甘南藏族自治州, per pinjino Gānnán Zàngzú Zìzhìzhōu, laŭ tibeta skribo ཀན་ལྷོ་བོད་རིགས་རང་སྐྱོང་ཁུལ་ estas prefektujnivela aŭtonomio (laŭ loĝantarnombro metropolo) en provinco Gansuo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "sude de provinco Gansuo."

Naŭetaĝa domo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 691 808 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La prefektujnivela aŭtonomio kuŝas en montaro sur areo 40 898 km² kaj administras 8 dividojn. La alteco varias inter 3-4 mil metrojn super la marnivelo, la plej malalta punkto estas 1 172 m. Provinca sidejo Lanĝoŭo troviĝas 196, ĉefurbo Pekino 1190, Ŝanhajo 1838 km laŭ .

Ruĝa fortikaĵo

En tiu areo estaĵoj vivis antaŭ 160 mil jaroj. Ekde 1950 komenciĝis establado de administrado laŭ la ĉina sistemo. La 7-an de aŭgusto 2010 grandega terglito trafis distrikton de Gannan, kaŭzante grandan kvanton da grundo kaj rokoj, kiuj blokis du riverojn, formante barillagojn. La katastrofo rezultigis 1 481 mortojn kaj 284 malaperintojn.

Gannan havas signifan agrikulturan sektoron konsistantan el kultivaĵoj, brutaro (precipe gruntbovo) kaj forstado. Ĝi ankaŭ havas akvoenergiajn instalaĵojn.

La aŭtovojo G213 trairas ĉi tiun aŭtonomion. En 2013 flughaveno estis malfermita. La mapo prezentas ankaŭ fervojan kontakton.

La klimato estas subarkta klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwc (ĉe la plej altaj altitudoj alpa klimato: ETH). Tio konsistas el mildaj, pluvaj someroj kaj frostaj, sed sekaj kaj sunaj vintroj. La jara averaĝa temperaturo estas 3 °C kaj varias inter -3-11 °C. Jare averaĝe pluvas 792 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, ĝia kulmino okazas julie. Inter novembro-januaro apenaŭ estas precipitaĵo.

Ĉefa templo de monaĥejo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj monaĥejoj
  • WikiTrans
Monaĥejo