Saltu al enhavo

Reĝa Teatro (Londono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reĝa Teatro (Drury Lane))
Reĝa Teatro
teatrejo
organizaĵo
koncertejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1663 vd
Geografia situo 51° 30′ 47″ N, 0° 7′ 13″ U (mapo)51.513055555556-0.12027777777777Koordinatoj: 51° 30′ 47″ N, 0° 7′ 13″ U (mapo)
Landoj Unuiĝinta Reĝlando vd
Situo Civito de Vestminstro
Adreso Catherine Street, London, WC2B 5JF
Poŝtkodo WC2B 5JF
Reĝa Teatro (Londono) (Granda Londono)
Reĝa Teatro (Londono) (Granda Londono)
DEC
Lokigo de Granda Londono en Anglio
Map
Reĝa Teatro (Londono)
Fondintoj Thomas Killigrew vd
Retejo Oficiala retejo
v • d • r
La nuntempa Reĝa Teatro en Drury Lane, skizita kiam ĝi estis nova, en 1813

La Reĝa Teatro, Drury Lane (angle Theatre Royal), ofte konata kiel Drury Lane) estas teatro, nome fama konstruaĵo en la kvartalo West End, pli ekzakte en ties distrikto Covent Garden, en Londono, Anglio. Tute ekzakte eblus distingi inter la institucio Reĝa Teatro, kun ĉiuj surscenigoj, aktoroj, direktoroj kaj kromaj laboristoj, kaj la konstruaĵo Reĝa Teatrejo, sed en praktiko la du fakaj vortoj tamen ofte uziĝas interŝanĝe. La listigita konstruaĵo en la strato Drury Lane frontas la straton Catherine Street (antaŭe Bridges aŭ Brydges Street) kaj malantaŭe estas ĉe Drury Lane. Tiu konstruaĵo estas la plej ĵusa en serio de kvar teatroj kiuj estis konstruitaj en la sama loko, el kiuj la plej frua datis el 1663, kio faras ĝin la plej antikva teatrejo en Londono ankoraŭ uzata.[1] Laŭ la aŭtoro Peter Thomson, dum siaj unuaj du jarcentoj, Drury Lane povis "prave postuli esti la ĉefa teatro de Londono".[2] Dum plej el tiu tempo, ĝi estis unu el grupo de rajtigitaj teatroj por seriozaj teatraĵoj, kiuj ricevis garantiajn monopolajn rajtojn por la produktado de "legitimate" teatro en Londono (signife seriozaj parolataj teatraĵoj, pli ol komediaĵoj, opero, danco, koncertoj, aŭ teatraĵoj kun muziko).

  1. ↑ informo el la retejo victorianweb.org 9-a de majo 2007, alirita la 16an de majo 201O.
  2. ↑ Thomson, paĝo 309.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]